Ikki Kita | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
北一輝 | ||
Naskonomo | 北 輝次郎 | |
Naskiĝo | 3-an de aprilo 1883 en Kamo district | |
Morto | 19-an de aŭgusto 1937 (54-jaraĝa) en Tokio | |
Mortis pro | mortpuno vd | |
Mortis per | pafvundo vd | |
Tombo | Aoyama Cemetery vd | |
Lingvoj | japana vd | |
Ŝtataneco | Japanio • Japana Imperio vd | |
Alma mater | Universitato de Ŭaseda vd | |
Partio | Tongmenghui vd | |
Profesio | ||
Okupo | verkisto • filozofo • prozisto • esperantisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ikki Kita (北 一輝 Kita Ikki?, 3-an de aprilo 1883 – 19-an de augusto 1937; reala nomo: Kita Terujirō (北 輝次郎)) estis verkisto, filozofo kaj pensulo japana, kiu politike apartenis al ekstrema dekstro en Japanio kaj laboris en la unua duono de 20a jarcento. Li estis fervora kontraŭulo de la japana registara sistemo kaj de la Konstitucio Meiji, pledante fundamentan ŝanĝon de japana regado, revenon al tradiciaj japanaj valoroj kaj administradon de ekonomio kun socialismaj trajtoj. Li kontraŭis sintenon, kiu vidis la japanan popolon kiel "imperiestra popolo" kaj aliflanke vidis la rolon de la imperiestro kiel "imperiestro de la popolo".
Ikki estis en kontakto kun diversaj elementoj de ekstrema dekstro en Japanio. Li verkis kelkajn librojn, en kiuj li esprimis siajn ideojn kaj sekve de ĉi tiuj agoj li estas konsiderata minaco en la okuloj de la japana registaro. Ikki estis ekzekutita en aŭgusto 1937 post esti juĝita pro suspekto de partopreno en la ribelo de la 26-a de februaro, 1936. Liaj libroj kaj artikoloj estas legataj ĝis hodiaŭ en iuj rondoj en Japanio.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search